Troja Tendaro

Jen la (ne plena) listo de la trojaj asteroidoj de Jupitero de la tiel nomata Troja Tendaro. Tiuj-ĉi asteroidoj orbitas proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Jupitero-Suno aŭ proksimume 60° post la giganta planedo, laŭ ties orbita movo. Ili ricevis la nomojn de la trojaj roluloj de la mita troja milito (aŭ de kunuloj de Eneo en la Eneado).

Kontraste, ĉiuj trojaj asteroidoj de Jupitero lokita en la punkto de Lagrange L4, estas nomita laŭ partoprenantoj de la Troja Milito sur la flanko de la grekoj.

La nuraj esceptoj estas la asteroidoj Patroclus kaj Hektor, respektive anoj de la Troja Tendaro kaj de la Greka Tendaro, kontraŭe al iliaj mitologiaj roloj, ĉar la nuna normo pri la nomoj ankoraŭ ne estis en uzo, kiam ili estis nomitaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search